Rivno (ukraineРівне [Riŭne], ruseРовно [Rovno], litoveRivnė, poleRówne, germane historie Röwne [nun Riwne] kaj jideראָוונע) estas historia urbo en okcidenta Ukrainio. Ĝi estas la administra centro de la rivna provinco ("oblasto"), mem estas urba distrikto ene de la provinco kaj krome estas la administra centro de la rivna distrikto kiu ĉirkaŭas la urbon.