Roald DAHL (prononce angle [ˈroʊɑːl ˈdɑːl],[1]; kaj norvege [ˈɾuːɑl dɑl], naskiĝis la 13-an de septembro 1916 , mortis la 23-an de novembro 1990) estis brita novelisto, verkisto ĉefe de mallongaj rakontoj, poeto, militpiloto kaj scenaristo.
Naskiĝinta en Kimrio al gepatroj el Norvegio, li militservis en la Royal Air Force dum la Dua Mondmilito, dum kiu li iĝis flug-aso kaj spiona oficiro, atingante ĝi la rangon de oficiro wing commander (Flugokomandanto). Dahl ekelstaris dum la 1940-aj jaroj, per verkoj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj, kaj iĝis unu el plej librovendantaj aŭtoroj de la mondo.[2][3] Li estis menciita kiel "one of the greatest storytellers for children of the 20th century" (unu el plej grandaj rakontistoj por geinfanoj de la 20a jarcento).[4] En 2008 The Times lokis Dahl la 16an sur sia listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945".[5] Liaj mallongaj rakontoj estas konataj pro siaj neatenditaj finoj, kaj liaj porinfanaj libroj pro sia nesentiva, ofte tre nigra humuro.
Kelkaj el liaj verkoj estas James and the Giant Peach, Charlie and the Chocolate Factory, Matilda, The Witches, Fantastic Mr Fox, The Twits, George's Marvellous Medicine kaj The BFG.