Robert FICO (naskiĝis la 15-an de septembro 1964 en Topoľčany) estas slovaka juristo kaj politikisto. Li estas membro de la socialdemokratia politika partio "SMER — sociálna demokracia" (en Esperanto "Direkto — socialdemokratio") kaj estas ties prezidanto. Li estis ĉefministro de Slovakio en 2006–2010, 2012–2018 kaj okupis la postenon denove la 25-an de oktobro 2023.