En Romio, la provincoj estis teritoriaj subdividoj ekster Italio.
Ili aperis okaze de la Punikaj Militoj, kiam la Romia Respubliko etendiĝis ekster la itala duoninsulo, kaj la nombro de la romiaj provincoj ne ĉesis kreski. Fine de la Respubliko, same en la Frua Imperio, la provincoj estis la plej gravaj administraj subdividoj de la teritorio. Ilia nombro atingis kvardekon sub la dinastio Severo. Diokleciano, en la tetrarkio, profunde reformis la teritorian administradon de la Imperio, multobligante la nombron de provincoj kaj kreante unuon superan al la provincoj, la diocezoj.