Romia vojo aŭ Romia ŝoseo estas vojo de la vojreto kreita de la antikvaj romianoj. Ofte rektlinia, ĝi ebligis travojaĝon de la imperio ekde la ĉefurbo Romo pli rapidan ol antaŭe. Temis pri ŝtonŝoseoj, tio estas ŝoseoj konstruitaj ĉefe el grandaj pecoj de ŝtonoj per specifa konstrumetodo.
Romiaj vojoj ligis inter ili la plej gravajn urbojn en ĉiuj partoj de Italujo kaj de la cetero de la imperio, ĉefe de ties politik- kaj ekonomi-decidaj ejoj. Ili ebligis rilate al la epoko relative facilan vojaĝon al ĉiuj uzantoj, ĉu temis pri trupoj militcelaj, komercistoj aŭ mesaĝportistoj. Ili estis grava ero de la ekonomia disvastiĝo de la imperio, sed ankaŭ de ties neniigo, ĉar ili faciligis la elorienteŭropajn popolmigradojn.