![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
G. rosenbergii | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Schlegel, 1866 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rosenberga gimnokrekso (laŭ la latina scienca nomo Gymnocrex rosenbergii, sed ankaŭ Bluvizaĝa ralo aŭ Nudvizaĝa ralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. La specifa epiteto omaĝas la germanan naturscienciston kaj ornitologon Hermann von Rosenberg, kiu esploris en Indonezio.
Ĝi estas endemio de Sulaveso, Indonezio.
Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, tropikaj kaj subtropikaj arbustaroj, kaj riveroj.
Ĝi estis taksita kiel minacata specio ekde la 1a de Oktobro, 2016, fare de la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro habitatoperdo kaj poluado.[1]
Ĉirkaŭ 2000, la ĉirkaŭkalkulita populacio de la bluvizaĝa ralo estis inter 2000 kaj 9000, tamen ĝi rapide malpliiĝis ekde tiam.[2]