Rosmaro | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Odobenus rosmarus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||||||
O. rosmarus rosmarus | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La rosmaro, Odobenus rosmarus, estas specio el la ordo rabobestoj aŭ Karnomanĝuloj (Odobaenus rosmarus), mamulo de malvarmaj maroj kun du longaj elstarantaj dentoj ĉe la virbesto. Ĝi estas la ununura specio de ties genro kaj de ties familio, nome Odobenedoj, kaj subordo de fokuloj aŭ pinipedoj, kiu enhavas fokojn kaj similajn marmamulojn.
Tiu specio pro ties arkta medio estas pli malfacile studebla ol aliaj specioj de ties ordo kiu foje atingas mezvarmajn aŭ eĉ ĉetropikajn mediojn. Kiel aliaj specioj de grandaj cerboj, rosmaroj ĝuas longdauran infanecon (pli longdaŭra ol samordaj mamuloj), ĉar idoj akompanas la patrinon kelkajn jarojn, malsimile al nur semajnoj aŭ monatoj de aliaj fokuloj. Tiele rosmaroj povas lerni pli da socia kunvivado, ekzemple ili kunhavas manĝaĵojn, helpas unu la alian kaze de atako kaj zorgas la idaron de aliaj.