Rothenburg ob der Tauber | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • vidindaĵo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Meza Frankonio | |||||
Distrikto | Distrikto Ansbach | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 09861 | |||||
Poŝtkodo | 91541 | |||||
Aŭtomobila kodo | AN | |||||
Oficiala Municipokodo | 09571193 | |||||
Subdivido | 38 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Walter Hartl | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | „Für Rothenburg“ | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 91541 Rothenburg o.d.T | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11347 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 23′ N, 10° 11′ O (mapo)49.37722222222210.178888888889Koordinatoj: 49° 23′ N, 10° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 430 m | |||||
Areo | 41,45 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rothenburg.de/ | |||||
Rothenburg ob der Tauber ("ruĝa burgo ĉe la rivero Tauber") estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ansbach kaj en la distriktaro Meza Frankonio de la federacia lando Bavario, inter Hajdelbergo kaj Nurenbergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11347 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Rothenburg ob der Tauber.
Najbaras la komunumoj Steinsfeld, Neusitz, Gebsattel, Insingen, Rot am See, Blaufelden, Schrozberg kaj Creglingen.
Rothenburg konsideratas unu el la plej bone konservitaj mezepokaj urbetoj de Germanio - ĉiutage ĝin vizitas granda nombro da turistoj, inter ili multaj el Azio kaj Ameriko. Ĝi estas unu el pli multaj, simile grandaj urboj de tiu nomo en la lando - tion interalie konsternite spertis pluraj esperantistaj partoprenantoj de la internacia seminario de GEJ inter la 27-a de decembro 1977 kaj la 3-a de januaro 1978 en la urbo Rotenburg (en distanco de 230 kilometroj) en la centro de Germanio, kiuj malgraŭ la ripetaj avertoj de la organizantoj origine alvenis ne en la ĝusta urbo "Rotenburg", sed en Rothenburg ob der Tauber kaj en la ankoraŭ pli norda Rotenburg an der Wümme inter Bremeno kaj Hamburgo (en distanco de 550 kilometroj, en la lasta cetere kvaronjarcenton pli poste okazis la Internacia Seminario 2001/2002).