Koordinatoj: 35° 42′ 29.88″ N 139° 43′ 24.17″ O / 35.7083000 °N, 139.7233806 °O (mapo)
SOJO (japane ソーヨ) estas kafejo en Tokio, Japanujo. Ĝi estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj malfermiĝis al la ĝenerala publiko en aprilo 2017.[1] SOJO situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutoj for de la Japana Esperanto-Instituto.[2] La majstro de la kafejo estas la japana Esperantisto Yoshinori Saitō, kiu ankaŭ estas direktoro da la Japana Vegetarana Societo.[3]
SOJO kutime partoprenas en agado por Senvianda Lundo kaj okaze organizas aranĝojn kaj prelegojn, ekzemple pri la vivo de Verda Majo.