Sagittarius A* (prononcata Sagittarius A stelo; mallongigite Sgr A*; laŭ la latina nomo de la stela konstelacio Sagitario, do principe ankaŭ esperantigebla Sagitario A*) estas regiono de la kosmo en la konstelacio Sagitario. Temas pri fonto de radioondoj en la hipoteza centro de la galaksio Lakta Vojo. Sgr A*, estis malkovrita la 13-an kaj 15-an de februaro 1974 fare de astronomoj Bruce Balick kaj Robert Brown uzante la bazlinian interferometron (en Socorro) de la Nacia Radio-Astronomia Observatorio[1][2]. La nomo Sgr A* estis elpensita fare de Brown en artikolo de 1982, ĉar la radiofonto estis "ekscita", kaj ekscititaj statoj de atomoj estas indikitaj per asteriskoj[3][4]. Ekde la 1980-aj jaroj, verŝajnas ke la centra komponanto de Sgr A* estas nigra truo. En 1994, infraruĝaj kaj submilimetraj spektroskopiostudoj de Berkeley-teamo implicanta Nobel-premiiton Charles Hard Townes kaj estontan Nobelpremiiton Reinhard Genzel montris, ke la maso de Sgr A* estis ege koncentrita kaj je ĉirkaŭ 3 milionoj da Sunoj[5].
Laŭ la nuntempa stato de radioastronomiaj esploroj temas pri hipoteza supermasa Nigra Truo de proksimume 4,3 milionoj da sunaj masoj[6].. Ĝi markas la lokon kiu estu la mezo de la Lakta Vojo.
En majo 2022, astronomoj, uzante la internacian kunlaboron Event Horizon Teleskopo, publikigis foton de Sagittarius A* produktitan uzante datumojn de radio-observaĵoj en aprilo 2017 [7], tiele konfirmante ke la objekton estas nigra truo. Ĉi tiu estas la dua konfirmita bildo de nigra truo, post la supermasiva nigra truo de Messier 87 en 2019.