Sakeo[1] aŭ rizvino[2] estas vino farita el rizo, produktata en landoj de orienta Azio, pli precipe en Japanio. La vorto devenas de la japana vorto 酒 [sake], kiu signifas nur alkoholaĵon.
En okcidentaj landoj, oni uzas la vorton "sakeo" por paroli pri alkoholaĵo el rizo, fermentigita per gisto kaj aspergilo,[3] tamen en Japanio ĉi tia trinkaĵo estas pli konata kiel nihonshu (日本酒 , "japana alkoholo").[4][5] Kvankam oni komparas sakeon kun vino, ĝia produktado pli similas tiun de biero, same produktata el greno. Alkoholaĵo distilita, kun pli da alkoholo, nomiĝas ŝoĉuo.
La ligno de ginko estas uzata por produktado de ujoj por sakeo.