Salvadoro, oficiale en hispanaRespublikoEl Salvador, estas lando kun tropika klimato en Centra Ameriko. Ĝi havas 5.744.113 loĝantojn. Pro ĝia teritoria areo (21.041 km² nur iom malpli ol la Provinco de Badajoz en Hispanio) ĝi havas la plej altan loĝdenson de la kontinenta Ameriko.
Dekdujara interfrata milito, kies homa kosto atingis proksimume al 75.000 forpasintoj, finiĝis la 16-a de januaro1992, kiam la registaro kaj la gerilo subskribis pacajn interkonsentojn, kiuj alportis militistajn, sociajn kaj politikajn reformojn.