Samsun | |
turke Samsun, greke Σαμψούντα (Αμισός) | |
urbo | |
Oficiala nomo: Samsun | |
Kromnomo: Nigramara ĉefurbo | |
Lando | Turkio |
---|---|
Regiono | Nigra-Mara regiono |
Provinco | Provinco Samsun |
Historiaj regionoj | 4
|
Parto de | Anatolio |
Konstruaĵo | Universitato Ondokuz Mayıs |
Maro | Nigra Maro |
Situo | Samsun |
- alteco | 4 m s. m. |
- koordinatoj | 41° 17′ 25″ N 36° 20′ 01″ O / 41.29028 °N, 36.33361 °O (mapo) |
Areo | 740,0 km² (74 000 ha) |
Loĝantaro | 538 106 (2012) |
Denseco | 727,17 loĝ./km² |
Estiĝo | 760 a.K. - 750 a.K. |
Urbestro | Yusuf Ziya Yılmaz |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 55xxx |
Telefona antaŭkodo | (+90) 362 |
Aŭtokodoj | 55 |
Situo enkadre de Turkio
| |
Situo rilate al Nigra Maro
| |
Vikimedia Komunejo: Samsun | |
Retpaĝo: www.samsun.bel.tr | |
Samsun (greke Amisos, latine Amisus) estas urbo en norda Turkio, ĉe suda marbordo de la Nigra maro kun ĉ. 400.000 loĝantoj. Ĝi estas administra centro de la samnoma provinco.
Oni fondis la urbon en la 7-a jc. a.K. kaj ĝi estis grava greka kolonia urbo. La defendantoj de la urbo bruligis la urbon en 71, kiam taĉmentoj de Romio penetris la urbon.
La nuna nomo de la urbo venas de la selĝukoj, kiuj okupis la urbon en la 12-a jc.. Dum ilia regado, Samsun estis pli grava komerca kaj trafika centre ol Sinope. La urbon okupis fine de la 14-a jc. la turkoj (Bajazido la 1-a), poste Timur Lenk, kiu redonis al la Ĝandar-dinastio en 1402. La Ĝenovanoj bruligis la urbon en 1425, poste la urbon okupis turkoj.
Mustafa Kemal Atatürk surbordiĝis tie la 19-an de majo 1919 por organizi la nacian kontraŭstaron. Tio signis la komencon de la truka sendependa milito, kiu kulminis en fondo de la Turka Respubliko en 1923.