Santa Margherita Ligure · Santa Margàita | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
komunumo de Italio ![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Provinco | GE Ĝenovo | ||||
Geografia situo | 44° 20′ N, 9° 13′ O (mapo)44.3333333333339.2166666666667Koordinatoj: 44° 20′ N, 9° 13′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 13 m [+] | ||||
Areo | 9 km² | ||||
Loĝantaro | 8515 (2023) | ||||
Loĝdenso | 848 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Nozarego, Paraggi kaj San Lorenzo della Costa | ||||
Najbaraj komunumoj | Camogli, Portofino kaj Rapallo | ||||
Patrono | Margareta de Antioĥio | ||||
Festa tago | 20-a de julio | ||||
Nomo de loĝantoj | sanmargheritesi | ||||
Poŝtkodo | 16038 | ||||
Imposta kodo | I225 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 010054 | ||||
Telefona prefikso | 0185 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Santa Margherita Ligure (Santa Margàita en la liguria) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 515 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Camogli, Portofino kaj Rapallo.
Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Margareta de Antioĥio, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.
La loĝloko situas sur la orienta itala Riviero, inter Portofino kaj Rapallo, je proksimume 31 km oriente de Ĝenovo - estas ĉirkaŭita de montetoj kovritaj per Mediteranea vegetaĵaro (arbaroj de maraj pinoj, kaŝtanarboj, kaj olivarboj) sur kiu estas vilaĝoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas populara turisma centro kaj feriejo en la Orienta Riviero.
La teritorio konsistas el la tri frakcioj: Nozarego, Paraggi kaj San Lorenzo della Costa, entute 9,8 kvadrataj kilometroj. Ĝi limas kun la komunumoj de Rapallo, Camogli kaj Portofino.
Parto de la komunumo de Sankta Margherita Ligure estas inkluzivita en la Regiona Natura Parko de Portofino.