Ĉi tiu artikolo temas pri planedo de Sunsistemo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Saturno. |
Saturno | |
Planedo | |
astronomia simbolo
| |
gasgiganto • ekstera planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Saturno, Kvin Ĉinaj Elementoj vd |
Malkovro | |
Dato de malkovro | Pratempo |
Unua superflugo | Sondilo Pioneer 11 (1-an de septembro 1979) |
Unua enorbitiĝo | Misio Cassini-Huygens (1-an de julio 2004) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
1 433 449 370 km (9,58 AU) 1 353 572 956 km (9,05 AU) 1 513 325 783 km (10,12 AU) |
Discentreco | 0,055 723 219 |
Meza anomaliangulo | 320,346750° |
Klinangulo | 2,485240° (rilate al la ekliptiko); 5,51° (rilate al la suna ekvatoro); 0,93° (rilate al la ebeno de Laplace)[1] |
Periodo | 29,4571 jaroj[2] |
Meza cirkulrapido | 9,69 km/s[3] |
Longitudo de suprenira nodo |
113,642811° |
Argum. de periapsido | 336,013862° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
Jes, 82[4] Jes |
Fizikaj ecoj | |
Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
120 536 km vd (120 536 ± 8) km[5] (108 728 ± 20) km 0,09796 ± 0,00018 4,27 × 1010 km2 8,2713 × 1014 km3[3] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
5,6846 × 1026 kg[3] 687 kg/m3[3] 10,44 m/s2[3] 35,5 km/s[3] |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
10h 34min[6] |
Aksa kliniteco | 26,73° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 134 K (je 1 baro) 84 K (je 0,1 baroj)[3] |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,499[3] 0,342[3] |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 28 vd |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
1,2 vd +1,2[7] -0,24[mankas fonto] |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
14,5"[3] 20,1"[3] |
Saturno estas la sesa planedo de la Sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno, la dua plej granda, post Jupitero, kaj la unika kun videbla planeda ringo. Ĉi tiu ringo konsistas el glaciaj eroj kun iom da roka rubo. Saturno klasifikiĝas kiel gasgiganto kaj estas la plej fora planedo konata ekde la pratempo (kvankam Urano ankaŭ estas videbla per nudaj okuloj, ĝi ne estis traktata kiel planedo, ĉar ĝi estas tre malhela kaj moviĝas inter steloj tre malrapide).
La planedo estis nomita kiel la dio Saturno, persono de la romia mitologio. Ĝia simbolo estas ♄. La ĉina, korea kaj japana kulturoj nomas la planedon Terstelo; tio estas ligita kun la teorio de kvin elementoj.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj fact
; $2