Sauda rialo | |
---|---|
valuto • rial / riyal | |
Ŝtato: | Sauda Arabio |
Subdivido: | 100 halaloj (arabe هللة) |
Kodo laŭ ISO 4217: | SAR |
Mallongigo: | ر.س (arabe), SR (latinlitere) |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 3.75 SAR (fikse) 1 eŭro = 5.29530 SAR (la 4-an de novembro 2010) |
La sauda rialo - arabe ريال سعودي - estas la nacia valuto de Sauda Arabio. Unu rialo estas dividita je cent halaloj (arabe هللة). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SAR.
En junio 1986, la rialo estis oficiale ligita al la monunuo "Specialaj rajtoj de enspezo" (Special Drawing Rights, SDR) de la Internacia Monunua Fonduso. Praktike, ĝi estas fiksita al la usona dolaro je kurzo 1 dolaro = 3,75 rialo, kio korespondas al proksimume 1 rialo = 0,266667 dolaroj. Tiu kurzo estis oficialigita la 1-an de januaro 2003.