Sep jaroj en Tibeto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Seven years in Tibet |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 1997 |
Daŭro | 139 minutoj |
Kameraado | Robert Fraisse |
Reĝisoro(j) | Jean-Jacques Annaud |
Produktisto(j) | Produktisto |
Scenaro | Becky Johnston |
Laŭ la verko de | "Sieben Jahre in Tibet", aŭtobiografio de Heinrich Harrer |
Filmita en | La Plata • Aŭstrio |
Loko de rakonto | Tibeto • Lhasa • Graz |
Muziko de | John Williams |
Ĉefrolantoj |
|
Produktinta firmao | Mandalay Entertainment Applecross peninsula TriStar Pictures |
IMDb | |
Sep jaroj en Tibeto – angle "Seven years in Tibet" – estas kineja filmo de la reĝisoro Jean-Jacques Annaud, kiu baziĝas sur la origine germanlingva aŭtobiografia romano "Sieben Jahre in Tibet" de Heinrich Harrer.
La romano ĉefe fokusigas la vivstilon de la izolite vivantaj tibetanoj kaj la politikaj tensioj dum la Dua Mondmilito kaj la sekva minaco kaj realigo pri la ĉina armea invado de Tibeto, la filmo nur iom kaj pli ĝenerale traktas tion. Anstataŭe multe da tempo uzatas por scenoj, kiuj ne estas troveblaj en la libro, interalie scenoj de Heinrich Harrer kun sia filo, kiu naskiĝas dum la sepjara forestado de la patro kaj kiu do nur malfrue kaj hezite alproksimiĝas al li. Tamen ĝenerale la filmo bone kaptas la etosojn de nazia Aŭstrio de la jarto 1938, de Barato regata de la brita armeo, de Tibeto tradicieme budhisma kaj izolita de la cetera mondo kaj de la armeo de la komunisma Popola Respubliko Ĉinio ekspansianta senskrupule.