Por artikolo pri la samnoma tribo: vidu la paĝon Siluroj. |
Siluro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Silurus glanis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Silurus glanis Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Siluro (Silurus) estas genro de rabfiŝoj, kies plej fama membro (Silurus glanis) estas disvastiĝanta oriente de Rejno ĝis okcidenta Azio. Pliaj specoj de la sama genro vivas en Eŭropo kaj en Azio. Kelkaj vivas nur en malvastaj areoj: Silurus biwaensis nur en la japana Lago Biŭa, Silurus aristotelis nur en la okcidenta Grekio, Silurus mento nur en la ĉina Lago Dian Chi.
Ĝia kapo estas granda, la buŝo larĝa, la korpo senskvama. Ĝi vivas en profundakvaj, pigre fluantaj riveroj, lagoj, akvodeponejoj. Ĝi povas kreski en profundaj akvoj ĝis 3 m kaj pezi 250 kg. La siluro vivas sola, la virfiŝo kunestas kun ino nur dum la frajdemeta tempo (majo-junio). La frajoj nombras 25-28 mil je korpo-kilogramo de la ino.
La siluro kaŝobservas akvofunde kaj nur malofte, nokte vizitas akvosurfacon. Kvankam ĝi ŝajnas esti mallerta, ĝi estas tre rapida predanto. La siluro estas vorema besto, ĝi ofte kaptas eĉ birdidojn kaj malgrandajn mamulojn. La siluredoj nutras sin per insektoj, helikoj kaj amfibioj. Siluro havas tre bongustan karnon (sed la karno de la maljunaj siluroj, kiel pintopredanto, koncentras poluaĵojn).