Simferopola distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Distrikto | |||||
Blazono | |||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Simferopolo | ||||
- koordinatoj | 45° N, 34° O (mapo)44.9519444434.10222222Koordinatoj: 45° N, 34° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 1 753 km² (175 300 ha) [+] | ||||
Areo | 1 753 km² (175 300 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 41 321 [+] (1939) | ||||
Denseco | 23,57 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||
Simferopola distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Simferopol Raion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Simferopola distrikto | |
---|---|
ruse Симферопольский район ukraine Сімферопольський район krime-tatare Aqmescit rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • distrikto (rajon) de Sovetunio • raion of Crimea | |
La centro: | Simferopolo |
Areo: | 1 753 km2 |
Loĝantaro: | 149 253 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 85,14 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-652 |
En la regiono estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
0 3 92 12 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Simferopola distrikto (ruse Симферопольский район, ukraine Сімферопольський район, krime-tatare Aqmescit rayonı) estas unu el la administraj subdividoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo, okcidente havas mallongan maran bordon ĉe la loĝloko Nikolajevko. La ĉefurbo de la distrikto estas Simferopolo, tamen la urbo mem ne estas parto de la regiono (ĝi formas propran urban municipon).
Geografie la nordan parton de la regiono okupas la stepoj, dum la sud-orienta parto estas okupita de la norda montoĉeno de la Krimea montaro. Kompare al la aliaj kamparaj regionoj de Krimeo la Simferopola regiono havas tre grandan loĝantar-denson. Ekonomie la regiono estas plejparte agrikultura (agrokultivado, besto-bredado, vinber-kultivado ktp); nur Simferopolo mem estas signifa industria loko.
Tra la regiono pasas la fervoja linio Sebastopolo-Simferopolo-Ĝankojo kaj kelkaj gravaj aŭtovojoj (Jalto-Simferopolo, Sebastopolo-Ĥarkovo, Simferopolo-Eŭpatorio kaj Simferopolo-Teodozio). Apud Simferopolo troviĝas Internacia flughaveno Simferopol, la sola civila flughaveno en Krimeo.