Ekde printempo 15-a de marto 2011 en Sirio - kadre de la protesta ondo de la jaro 2010 kaj 2011 en arablingvaj ŝtatoj - okazis protestoj de la loĝantaro kontraŭ la registaro, kaj demonstraciantoj postulis la forigon de la reĝimo de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad. La registaro perforte kontraŭbatalis la protestojn, kaj milicanoj pafis kontraŭ demonstraciantoj. La registaro asertis, ke en la lando agas armigitaj grupiĝoj influitaj el eksterlando. Ekde la komenciĝo de la protestoj laŭ indikoj de siriaj opoziciuloj ĝis la mezo de julio 2012 mortis minimume 20000 homoj. Ĉar la protestoj ne povis atingi iun ajn allason de la registaro, eĉ la registaraj soldatoj, rabistoj mortis, turmnentis, arestis amase la loĝantojn, la protestoj ĉesis je 2012 kaj evoluis al armita konflikto inter opozicio kaj registaro.
De la 27-a de novembro 2024 (la kapto de Halepo) ĝis la 8-a de decembro 2024 (la kapto de Damasko), ribelantoj de la islamisma milicia alianco Hayat Tahrir al-Ŝam (HTS), kiu establis aŭtonomian zonon en Gubernio Idlibo, sukcesis transpreni grandajn partojn de la areo antaŭe kontrolita de registaraj trupoj ene de semajno kaj duono en kunlaboro kun la Turk-apogita ribela milico SNA por konkeri regatan teron. La reĝimo de al-Asad finiĝis la 8-an de decembro 2024, kaj al-Asad fuĝis al Moskvo.
Pluraj eksterlandaj aktoroj implikiĝis en la konflikto. La registaro de al-Asad estas subtenata de Rusio, Ĉinio, Barato, Irano kaj organizaĵoj kiel Hizbulaho, dum la ribelantoj estas subtenataj de la Araba Ligo, la Golfa Kunlaboro-Konsilio, Turkio, Norvegio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj ĉirkaŭ 60 aliaj landoj.
La milito estis difinita kiel unu el la plej perfortaj konfliktoj en la 21-a jarcento. Tie estis faritaj masakroj, militkrimoj, etna-sekta perforto kaj krimoj kontraŭ la homaro. Kemiaj armiloj estis uzitaj dum la konflikto, inkluzive de la Masakro de Ghuta en aŭgusto 2013 kiu rezultis centojn da viktimoj. Post tio, interkonsento estis atingita por malmunti la kemiajn armilojn de Sirio sub internacia inspektado. Malgraŭ tio, la daŭra uzo de klora gaso estis raportita en la grandurbo de Homs.
Krom la hororoj de la batalado, la milito kaŭzis seriozan krizon de rifuĝintoj, precipe la enmigradkrizon al Eŭropo, la kolapso de infrastrukturo, kaj la transfluo de batalado al najbaraj landoj. La internacia konflikto en Sirio daŭras, kun vastaj efikoj al Mezoriento kaj la tuta mondo.