Solotronik

Solotronik
Eduardo Vargas Gutiérrez
Persona informo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
komponisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Solotronik - en komenca scenejaj jaroj ankaŭ pli koncize Solo - estas artista pseŭdonimo de muzikisto kiu partoprenis en diversaj Esperanto-aranĝoj. Lia vera nomo estas Eduardo Vargas Gutiérrez kaj li baze vivas en Hispanio, kiam li ne turneas, aŭ almenaŭ devenas el Hispanio.

Interalie li reprezentiĝas per muzikaĵoj en la lumdiskege publikigitaj sonkompiloj Vinilkosmo-kompil' (unua volumo) de la francia muzika eldonejo Vinilkosmo el 1995 kaj Elektronika kompilo lanĉita de Floréal Martorell kaj Gunnar R. Fischer el 2003. Li ankaŭ sceneje koncertis interalie en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto de Kopenhago en 2011 kaj la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto de Zaragozo en 2013.


Lia muzika eldonejo Vinilkosmo en biografieto[1] de sia retejo plue informas ke

Citaĵo
 La muzikisto faris klasikajn muzikstudojn kaj iĝis finalisto en konkurso pri orkestrado en la jaro 1980. En tiu sama jaro li fondis teatro-trupon Harlequín, kiu estis konkuranto de la teatra trupo Dintel de Antonio Banderas. En 1982 Solo starigis sian unuan elektronikan muzikbandon, Lokomotora Keromnés, poste en 1984 li fondis la elektro-rokbandon Factoría Ribbentrop, kiu faris aperojn en televido kaj nacia radio, kaj havis bonajn kritikojn eĉ de Antonio Banderas kaj Pedro Almodóvar. En 1988 la bando disiĝis.

En 1989 la muzikisto lernis Esperanton kaj ekkantis esperante en siaj avangardaj elektronikaj muzikaĵoj. Li eldonis imponan diskografion en esperanto sur vinilo, muzik-kasedoj, kaj kompaktaj diskoj, el kiuj menciindas sep albumoj. Inter tiuj eldonoj ankaŭ aperis diversaj neesperantaj, esence elektronike instrumentaj kaj eksperimentaj demo-verkoj - eĉ demo-albumo pri la Beatles, muziko adaptita al la 21-a jarcento en Esperanto.

En januaro 2016, Solo profitis la reinstaladon de sia studio en Pollando por renovigi sian muzikmaterialon kaj por akiri komplementajn efektilojn, por prepari sian lastan esperanto-albumon Kompendium, kaj por estontaj koncertoj.

Solo koncertis en multaj famaj lokoj kiaj Palau de Valencio (Hispanio), Göteborg (Svedio), The Cavern en Liverpool (Britio), Florenco en la kongresa palaco (Italio), Bordozo, Montpeliero en UK 1998, Tuluzo en KAFE kaj Strasburgo en IJK 2001 (Francio), Kuopio en la operejo (Finnlando), Elsinoro (Helsingør) en Kultura Esperanto-Festivalo (Danio), Kopenhago en UK 2011, la Hispana Kongreso en Zaragoso en 2013, Baltiaj Esperanto-Tagoj de Jūrmala apud Rigo en 2013 (Latvio), Tron Kirk kaj la templo Saint Stephen en Skotlando, la salono 1001 en Kafejo de Londono, la salono Mistero de Margarita en Sankt-Peterburgo, la salono Kava en Moskvo, la salono Whenlans Music en Dublino, la diskejo Karaok en Glasgovo, la salonoj Performance en Homel kaj Cine de Minsko en Belorusio, kaj tre baldaŭ en la salono C Venues en Edinburgo
— la retejo de Vinilkosmo[1]
  1. 1,0 1,1 biografiaj informoj en lia muzika eldonejo Vinilkosmo (esperante)

Solotronik

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne