Somalio aŭ Somalujo (somale Soomaaliya; arabe الصومال, aṣ-Ṣūmāl) estas lando en la ekstrema oriento de Afriko ĉe la Korno de Afriko. Ĝi limiĝas en la oriento kun la Hinda Oceano, en la nordo kun ties Adena Golfo, en la okcidento kun Ĝibutio kaj Etiopio kaj en la sudo kun Kenjo. La landonomo deduktiĝas de la popolo somaloj, kiu konsistigas la plejmulton de la loĝantaro kaj loĝas ankaŭ en la najbaraj landoj. Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo.
Somalio ekestis per la kunigo de la kolonioj brita- kaj itala Somallando, kiuj en 1960 komune sendependiĝis. Ekde la faligo de la aŭtoritata registaro sub Siad Barre en la jaro 1991 la lando suferas internan militon kaj havis almenaŭ ĝis la formado de mondvaste agnoskita provizora registaro en la jaro 2000 neniun funkciantan registaron. La provizora registaro regas tamen nur parton de la lando. La nordo de Somalio fakte estas sendependa ekde 1991 kiel Somalilando. En aliaj vastaj landopartoj regas lokaj klanoj, militestroj kaj aliaj agantoj, kiuj parte – kiel en Puntlando, Galmudugo kaj Maĥiro – ankaŭ oficiale alstrebas aŭtonomion aŭ sendependecon.