Spartanburg estas urbo de Suda Karolino, ŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2010, ĝi havas 37 013 loĝantojn - sekve ĝi estas la 12-a plej granda urbo de la subŝtato laŭ loĝantaro. Spartanburg estas la 2-a plej granda urbo laŭ loĝantaro en la kombinita statiskita areo Greenville-Spartanburg–Anderson, kiu sume laŭ la stato de 2014 havis loĝantaron de 1 385 045 homoj.
Tie interalie ekde la jaro 1916 trejnis la 369-a infanteria regimento - la unua usona regimento dum la unua mondmilito, kiu konsistis el afrikdevenaj usonanoj (nigruloj).