Sparto | |
dore: Σπάρτα | |
antikva urbo • poliso • eksa administra teritoria unuo • arkeologia loko de antikva Grekio | |
"Junaj spartanoj ekzercantaj" de Edgar Degas
| |
Oficiala nomo: Σπάρτα | |
Kromnomo: Lakedaimono | |
Lando | Grekio |
---|---|
Kontinento | Eŭropo |
Duoninsulo | Balkano |
Insulo | Peloponezo |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo |
Montaroj | Parnon, Taygetos |
Tipo de urbo | urboŝtato |
Rivero | Eurotas |
Situo | Sparto |
- koordinatoj | 37° 04′ 00″ N 22° 26′ 00″ O / 37.06667 °N, 22.43333 °O (mapo) |
Fondo | 10-a jarcento a.K. |
- fino | 146 a.K. |
- fondinto | Lakedemono |
Erao | Grek-romia antikvo |
Situo enkadre de Grekio
| |
Teritorio de la antikva Sparto
| |
Vikimedia Komunejo: Sparta | |
Sparto (dore Σπάρτα; atike Σπάρτη Spártē), aŭ Lakedemonio (greke Λακεδαιμονία) estis helena urbo situanta en la sudo de la duoninsulo Peloponezo de Grekio, apud la rivero Eŭrotaso. Dum la antikva epoko Sparto estis memstara urboŝtato, ĉefurbo de Lakonio, kaj unu el la plej gravaj grekaj urboŝtatoj kune kun Ateno kaj Tebo. La urbo kun aliancanoj luktis kontraŭ la konkurenca urboŝtato Ateno dum la Peloponeza milito, kiu tre influis la historion de antikva Grekio fine de la 5-a jarcento a.K..