Spencer Bonaventure TRACY (naskiĝis la 5-an de aprilo, 1900, mortis la 10-an de junio, 1967) estis usona aktoro.
Tracy naskiĝis en Milvokio, Viskonsino. Post sukcesa teatra kariero, la reĝisoro John Ford malkovris lian talenton kaj okupis lin en la filmo Up the River. Sekvis aro da filmroloj kaj du Oskaroj sinsekve: en 1938 pro Captains Courageous kaj 1939 pro Boys Town.
Dum la laboroj por la filmo The Woman of the Year li konatiĝis kun Katharine Hepburn, kiu en naŭ filmoj estis lia partnerino. Ambaŭ havis ankaŭ amrilaton, kiu tamen restis pli/malpli kaŝita, ĉar Spencer Tracy, kiu estis katolika, ne volis forlasi sian edzinon.
Sian lastan sukceson pro la filmo Guess Who's Coming to Dinner li ne plu povis ĝui, ĉar antaŭ la premiero li mortis en Beverly Hills, Kalifornio.