Spider-Man | |
---|---|
rolulo en bildliteraturo • mutate | |
Kreita de | Stan Lee Steve Ditko |
Verko | Spider-Man The Amazing Spider-Man Spider-Man Spider-Man 2 Spider-Man 3 Spider-Man 3 The Amazing Spider-Man 2 The Amazing Spider-Man Marvel vs. Capcom 2: New Age of Heroes Spider-Man: Edge of Time Spider-Man: Shattered Dimensions Marvel vs. Capcom: Infinite Spider-Man: Friend or Foe Spider-Man: No Way Home |
Rolita de | Tom Holland, Tobey Maguire, Andrew Garfield, Nicholas Hammond |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | Genetike modifita homo |
Nacieco | Usono |
Povoj |
|
Loĝloko | Kvinzo, Novjorko |
Edukejo | Midtown High School |
Okupo | Superheroo, studento, inventisto, fotisto, vigilante, sciencisto (diplomita en biofiziko kaj biokemio) kaj CEO de Parker Industries |
Titolo | Araneo-knabo, retejo-kapo, retejo-ĵetisto, fero-araneo, amiko de la najbaraĵo, grimpisto de muroj |
Familio | Richard Parker (patro; forpasinta) Mary Parker (patrino; forpasinta) Benjamin Parker (onklo; forpasinta) May Parker (onklino; forpasinta) Mary Jane Watson (edzino) Anna May Parker (filino en alternativa estonteco) |
Patro | Richard Parker |
Patrino | Mary Parker |
Gefratoj | Q118951942 |
Edzo/Edzino | Mary Jane Watson |
Kunulo | Gwen Stacy • Black Cat • Betty Brant • Carlie Cooper • Debra Whitman • Mary Jane Watson • Liz Allan • Kitty Pryde |
Infanoj | Spider-Girl • Benjamin Richard Parker • Felicity Hardy |
Amikoj | La Venĝantoj (The Avengers), Flavjako (Yellowjacket), Giganta knabino (Giant-Girl), Akcipitrokulo (Hawkeye), Sentinelo (Sentry), Sinjora Mirindaĵo (Miss Marvel), Nigra Vidvino (Black Widow), Nigra Pantero (Black Panther), Fero Viro (Iron Man), Punanto (Punisher), Daredevil, Deadpool, Beyonder, Arĝenta Zibelo (Silver Sable) kaj Sovaĝa Aro (Wild Pack), Mantelo kaj Ponardo (Cloak and Dagger) |
Malamikoj | Doktoro Oktopodo, Sablviro, Verda Gobleno, Hobgobleno, Rinocero, Ĉefo (Kingpin), Vulturo, Akvviro, Tombŝtono (Tombstone), Sorbanta Viro (Absorbing Man), Martelkapo (Hammerhead), Sinistra Sesopo (Sinister Six), Bovokulo (Bullseye), Skarabo (Beetle), Jack-o-Lantern, Vivanta Skrapgumo (Living Eraser), Shocker, U-Malamikoj (U-Foes):(Vektoro, Vaporo, Ikso-Radio, Kiraskovrito), Venom, Carnage |
Araneo-Viro, (angle Spider-Man) estas bildstria fikciulo kaj superheroo kreita de Stan Lee kaj Steve Ditko en revuo "Amazing Fantasy #15" eldonita ĉe Marvel Comics en 1962 en Usono.
Lee kaj Ditko konceptis la rolulon kiel orfo, kiu estis edukita kaj instruita fare de siaj geonkloj May kaj Ben en Nov-Jorkio, kaj, dum adoleskanto, li devos trakti la normalajn ĉiutagajn luktojn de sia aĝo, kaj batali krimon kiel maskita batalisto. Por batali siajn malamikojn, la kreintoj donis al li superforton kaj lertecon, kapablon adheri sur plej multaj surfacoj, la kapablon pafi araneaĵon per mekanismoj muntitaj sur liaj pojnoj (elpensita de li mem, kiun li nomas pafisto-araneaĵo) kaj povas reagi antaŭ la danĝero kun sia "araneo-sento" ("spider-sense"). Liaj povoj estis akiritaj post esti mordita de radioaktiva araneo.
Spider-Man estas unu el la plej popularaj kaj plej sukcesaj superherooj komerce.