Srilanko (sinhale ශ්රී ලංකා, Śrī Laṃkā, tamile இலங்கை, Ilaṅkai, angle Sri Lanka) estas respubliko en suda Azio, fondita en 1972; inter 1948 kaj 1972, la lando nomiĝis Cejlono (angle Ceylon, el Sīhala-dīpa, "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la reĝo aŭ reĝino de Britio; antaŭ 1948 ĝi estis brita kolonio.
Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.
Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".
La oficiala nomo de la ŝtato, Srilanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.