Stacidomo Sankta Pankracio | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | St Pancras railway station | ||
stacidoma fasado
| |||
fervoja stacidomo • transporta nabo • kapostacio • landlima stacio | |||
Situo | |||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Loko | Londono | ||
Geografia situo | 51° 31′ 48″ N, 0° 7′ 30″ U (mapo)51.53-0.125Koordinatoj: 51° 31′ 48″ N, 0° 7′ 30″ U (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Kajoj | 15 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1868 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Network Rail | ||
Kodo UIC | 70154005 | ||
La Stacidomo Sankta Pankracio (angle St Pancras railway station) estas unu el la plej gravaj fervojaj stacioj de Londono, Anglio. Ĝi situas en la urbodistrikto Camden Town de nordokcidenta centra Londono, unu el la 34 ĉefaj centroj en Granda Londono, 4 kilometrojn norde de Charing Cross. Tuj oriente najbaras la Stacidomo Reĝa Kruco (angle King's Cross railway station). La stacidomo Saint Pancras malfermiĝis en 1868 kaj disponas pri 15 kajoj.
La stacio interalie estas la finstacio de fervojaj linioj al la orientaj Mezlandoj kaj al Jorkŝiro, do al la nordo. Ĉi tie veturas trajnoj interalie al Luton, Bedford, Leicester, Nottingham, Derby kaj Sheffield. Fojaj trajnoj ankaŭ veturas al Burton-upon-Trent, Leeds, Barnsley, Scarborough kaj Jorko. Pliaj kajoj estas rezervitaj por la trafiko al la tradicia graflando Kent, do al la sudoriento. Ekde la 14-a de novembro 2007, St Pancras estas la nova finstacio de la altrapida linio, sur kiu la vojas Eurostar-trajnoj tra la Manika Tunelo al Parizo kaj Bruselo, kaj de tie konektiĝas eŭropaj ICE-trajnoj interalie al Amsterdamo, Kolonjo kaj Frankfurto. Tiuj uzas la centrajn trakojn 5 ĝis 10 en la ĉefhalo. Ĉar specialaj sekurecaj mezuroj validas por la Eurostar-trajnoj, estas necese ke pasaĝeroj registriĝu per sia bileto antaŭ ol eniri la trajnon kaj trapasi personan kaj pakaĵan kontrolon, simile al tiu en flughaveno. La elektita registrejo estis starigita sub la platformoj, kiuj estas ses metrojn super la stratnivelo. La registrejo estis origine uzita por stoki bierbarelojn transportitajn ĉi tien de Burton-upon-Trent. La trakoj uzitaj fare de la Eurostar estas apartigitaj de la resto de la stacio per vitraj muroj kaj nur povas esti atingitaj de la enregistradareo uzante rulŝtuparojn kaj liftojn. Sub la stacio estas la disvastiĝanta metrostacio King's Cross St. Pancras, kie kruciĝas ses linioj de la metroo de Londono.