Starkomedio[1] aŭ tujkomedio[2] (angle: Stand-up Comedy, laŭvorte "starantula komikaĵo"), ankaŭ nomebla improvizita aŭ spontanea komedio, estas ŝerca teatra formo. Kompare al moderna kabaredo, la teatra elemento en starkomedio estas limigita. Kie en kabareda spektaklo estas ofte klaraj nombroj, aktoraj kaj muzikaj partoj, starkomedio estas nur humura monologo, ofte kun malstrikta kaj persona karaktero. La nomo tujkomedio celas akcenti la spontaneecon de la prezento.