Stefan Heym | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stefan Heym | |||||
Naskonomo | Helmut Flieg | ||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1913 en Chemnitz | ||||
Morto | 16-an de decembro 2001 (88-jaraĝa) en Ein Bokek | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Juda tombejo Berlin-Weißensee vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Loĝloko | Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio (1990–) Germana Demokratia Respubliko (1953–1990) Usono (1943–1952) Vajmara Respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gertrude Heym (en) (1943–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto romanisto politikisto poeto vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Aktiva dum | 1938– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The King David Report vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stefan HEYM [ŝtefan hajm], aŭ realnome: Hellmuth FLIEG, (naskiĝis la 10-an de aprilo, 1913, mortis la 16-an de decembro, 2001) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.
Stefan Heym naskiĝis en Chemnitz, kiel filo de juda komercisto. Studinte germanistikon, li en la jaro 1933 fuĝis de la nazia reĝimo al Prago kaj du jarojn poste al enmigris en Usono. En Novjorko li redaktis german-usonan semajnĵurnalon nomitan "Eĥo de la Germana Popolo". Dum 2-a Mondmilito li membriĝis kaj batalis en la vicoj de la usona armeo kadre de la programo Richie Boys. Heym finis siajn akademiajn studojn en Usono kaj famiĝis tie kiel verkisto, liaj unuaj libroj "Ostaĝoj" kaj "portantoj de la libereckruco" iĝis furorlibroj.
En 1951 li revenis al Germanio kaj decidis loĝi en la Germana Demokratia Respubliko (GDR) en Berlino. Li verkis ĉefe historiajn romanojn, kiuj aludas al aktualaj problemoj. La politikan sistemon de GDR li kritikis el komunisma perspektivo. En 1979 li estis forpelita de la Asocio de Verkistoj kaj liaj libroj estis malpermesitaj de publikigo en Germanio.
Post la germana reunuiĝo Stefan Heym dum du jaroj (1994/95) estis membro de la germana parlamento (Bundestag), sed jaron poste eksiĝis el parlamento proteste kontraŭ la decido de la deputitoj altigi iliajn salajrojn.
Li mortis en 2001 en Israelo, ĉeestinte internacian konferencon okaze de la 200-a datreveno de la naskiĝo de la poeto Heinrich Heine, li estis entombigita en la juda tombejo en Weisenza en Berlino.