Suko

Ĉi tiu artikolo temas pri trinkebla nutra likvaĵo el planta fonto. Por likvaĵo en biologia kunteksto rigardu la paĝon Sevo. Por komerca kvartalo en araba urbo legu la artikolon Soŭko.

Verŝata oranĝa suko
Poma suko kun pomoj
Maŝina prilaborilo de oranĝa suko

Suko estas trinkebla nutra likvaĵo kiun plantoj nature havas. Ekzemple, oranĝa suko estas la likva ekstraktaĵo de la frukto de la oranĝujo, la oranĝo. Suko estas ofte vendata kiel koncentraĵo, tiel la konsumanto reakvigos ĝin antaŭ trinkado. Tio povas esti konsumata kiel trinkaĵo aŭ uzata kiel ingredienco por kuirado, ekzemple la tomatosuko kaj aliaj. Nektaro estas trinkaĵo simila al suko kiu enhavas parton de la fibro de la frukto fajne kribrita, al kiu oni aldonis ian kvanton de trinkebla akvo, sukerojn (aŭ dolĉigaĵojn kaze de la dietaĵoj), citratacidon kaj diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn.

Sukon, ĉefe vinberan sukon, oni povas lasi fermenti por fari vinon. Suko estas ofta enhavaĵo en miksataj drinkaĵoj ekzemple kun alkoholaĵoj, nome vodko kun ananas-suko, rumo kun citronsuko ktp.

Sukoj ne aperis kiel populara trinkaĵo ĝis la disvolviĝo de la pasteŭrizadaj metodoj kiu permesis la konservadon de suko sen fermentado.[1] La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO) ĉirkaŭkalkulis la totalan mondan produktadon de citrusfruktaj sukoj je 12 840 318 da tunoj en 2012.[2]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-14. Alirita 2015-06-29 .
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-19. Alirita 2015-06-29 .

Suko

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne