Susan Oliver | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1932 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 10-an de majo 1990 (58-jaraĝa) en Woodland Hills | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Pulma kancero ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Neighborhood Playhouse School of the Theatre (en) ![]() Manumit School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patrino | Ruth Hale Oliver (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro televida aktoro filmreĝisoro piloto scenaristo ![]() | ||||
Aktiva dum | 1956– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Susan OLIVER estas artnomo de Charlotte GERCKE (1932? – 1990) estis usona aktorino, reĝisoro kaj aviada piloto.
Ŝi diplomiĝis pri aktorado ĉe Pennsylvania's Swarthmore College kaj lernis ĉe Neighborhood Playhouse School of the Theatre en Novjorko. Post kiam ŝi laboris en teatro en negravaj televidaj programoj kaj reklamoj, ŝi faris sian unuan gravan televidan aperon en dramserio "Goodyear TV Playhouse" la 31-an. En 1957 ŝi debutis ĉe Broadway en komedio Small War on Murray Hill, kaj, en la sama jaro aperis en teatraĵo Look Back in Anger. Ŝi ankaŭ aperis en televidaĵoj kiel The Kaiser Aluminum Hour, The United States Steel Hour kaj Climax!. Oliver ankaŭ debutis en 1957 en kino kiel ĉefrolulo en filmo The Green-Eyed Blonde [La Verdokula blondulino]. En sekvaj du jaroj li laboris en televidaĵoj, teatraĵoj kaj en kinfilmo The Gene Krupa Story.
Oliver en la 3-an de februaro 1959 estis pasaĝero sur la flugo 115 de Pan Am, Boeing 707 dum transatlantika flugo de Parizo al Novjorko, kiu falis el 35 000 ft (ĉirkaŭ 6000 m). Ĉi tiu okazaĵo igis ŝin eviti flugi por la venonta jaro, eĉ malakceptante laborpostenojn se ili estus tre malproksimaj. Ŝi poste spertis hipnoton por venki sian timon je flugo.