Svisa Esperanto-Societo | |
---|---|
Schweizerische Esperanto-Gesellschaft Société suisse d’espéranto Società esperantista svizzera Societad svizra d’esperanto | |
Lando | Svislando |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 27-a de septembro 1903 |
Fondiĝloko | Rolle |
Interretejo | www |
Svisa Esperanto-Societo | |||||
---|---|---|---|---|---|
landa asocio de UEA | |||||
Komenco | 1905 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Fondinto(j) | Eugène Failletaz vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Svisa Esperanto-Societo (SES[1]; (germane Schweizerische Esperanto-Gesellschaft, france Société suisse d’espéranto, itale Società esperantista svizzera, kaj romanĉe: Societad svizra d’esperanto) estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-Societoj de Eŭropo. Ĝi fondiĝis 1903 en Romandio en la hotelo Tête Noire en Rolle la 27-an de septembro[2]. Ĝia unua prezidanto estis Eugène Failletaz, kiu estas ekster la esperanto-movado en Svislando konata kiel grava komerca pioniro de Romandio. Inter la pioniroj de la societo troviĝas ankaŭ personecoj kiel Hector HODLER (kunfondinto de UEA kaj poste prezidanto de ĝi) kaj Edmond Privat. Ĝian sidejon Svisa Esperanto-Societo havas hodiaŭ en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en CDELI, kiu entenas ankaŭ la bibliotekon de la societo. La societo oficiale deklariĝis komunutila.