Sylvia Pinel (naskiĝis la 28-an de septembro 1977 en L'Union en Haute-Garonne) estas française politikistino, membro de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) kaj deputitino de Tarn-et-Garonne (2-a deputita distrikto) inter 2007 kaj 2012, reelektita je tiu lasta dato. Post posteno de ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a kaj 2-a registaroj de Jean-Marc Ayrault okaze de la venko de maldekstro en 2012, ŝi estis ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls ekde la 2-a de aprilo 2014[2]. Ŝi plu estas ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco en la 2-a registaro de Manuel Valls de la 25-a de aŭgusto 2014.