Taoismo | ||
---|---|---|
filozofia movado religio | ||
religio • filozofio | ||
Fondinto(j) | Laocio vd | |
Taoismo aŭ daŭismo aŭ taŭismo (ĉine: 道教) estas filozofia tradicio de ĉina origino, kiu emfazas vivi en harmonio kun la tao (ĉine: 道; pinjino: Dào; lit. 'Vojo'). Ĝi estas speco de Animismo kaj de Panteismo. Tao estas fundamenta ideo en plej multaj ĉinaj filozofiaj skoloj; en taoismo ĝi tamen indikas la principon, kiu estas la fonto de ĉio, kio ekzistas.[1][2] La Daŭdeĝingo kaj la Ĵuangzi estas amplekse konsiderataj ŝlosilaj Taoismaj tekstoj.
Ĝi evoluis el la filozofio de Laŭzio (ĉine: 老子) kaj Ĝuangzio (ĉine: 莊子) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj da personoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj [mankas fonto]. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laŭzion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado").
Taoismo inkludas variajn memkultivadajn metodojn, kiel meditado, Neidan (interna alkemio) kaj variaj ritaroj. Komunaj celoj inkludas iĝi la natura fluo de Dao, longvivecon, iĝi saĝa (ĵenren) kaj eĉ senmorta (ksian).[1][3] Taoisma etiko varias depende de la aparta skolo, sed ili ĝenerale tendencas emfazi virtojn kiel: "wu wei" (neagado, 無爲, 无为, en pinjino wúwéi), "ziran" (natureco) aŭ "spontaneco" (自然, en pinjino zìrán), "Pu" aŭ simpleco (樸, 朴, en pinjino pǔ), kaj la nomitaj "tri trezoroj" aŭ "tri juveloj": kompato (慈, en pinjino í), sobreco (en tradicia ĉina 儉, en simpligita ĉina 俭, en pinjino jiǎn) kaj humileco (en tradicia ĉina 不敢爲天下先, en simpligita ĉina 不敢为天下先, en pinjino bù gǎn wèi tiānxià xiān).
La radikoj de Taoismo datas almenaŭ el la 4-a jarcento a.n.e. La komenca Taoismo prenis siajn kosmologiajn nociojn el la Skolo de Naturistoj aŭ de Jinjang (konata ankaŭ kiel "la Naturistoj"). Aliaj influoj estis jenaj: Ŝang kaj Ĵu religio, teoriuloj de Mohismo, Konfuceismo kaj Leĝismo kiel Ŝen Buhai kaj Han Fei, kaj la ĉinaj klasikaĵoj, speciale la I Ching kaj la Lüshi Chunqiu.[4][5][6]
Taoismo havas profundan influon en la ĉina kulturo laŭlonge de la jarcentoj kaj Taoistaj aŭ "Dao" pastroj (en ĉina 道士, en pinjino dàoshi), titolo tradicie atribuita nur al la pastraro kaj ne al simplaj sekvantoj, kutime klopodas por noti la distingon inter sia ritara tradicio unuflanke kaj la praktikoj de la ĉina popolreligio kaj ne-Taoistaj ĉinpopolaj ritaroj, kiuj estas ofte erare miskomprenitaj kiel apartenantaj al Taoismo. Ĉina alkemio (speciale la "interna alkemio" - neidan), ĉina astrologio, Ĉan (Zen) Budhismo, kelkaj ĉinaj batalartoj kiel Tajĝiĉuano, Ĉina tradicia medicino, fengŝuo kaj multaj stiloj de Ĉigongo estis asociataj kun Taoismo laŭlonge de la historio.
Nuntempe, la Taoista religio estas unu el la kvin religioj oficiale agnoskitaj de la reĝimo en la Popolrespubliko Ĉinio (PRĈ), inklude en siaj specialaj administraciaj regionoj Hongkongo kaj Makao.[7] Ĝi estas ankaŭ ĉefa religio en Tajvano[8] kaj tra tuta orientazia kultura sfero ĉininflua inkludante Koreion kaj Japanion, kaj havas grandan nombron de sekvantoj en nombraj aliaj societoj tra tuta Orienta kaj Sudorienta Azio, partikulare en Malajzio, Singapuro kaj Vjetnamio. Taoismo havas sekvantojn ankaŭ en Okcidento, kio inkludas enmigrantojn el Orienta kaj Sudorienta Azio same kiel okcidentulojn konvertitajn al Taoismo.