Tatui estas fari sur ies haŭto desegnaĵojn, enpikante en ĝin kolorajn pigmentojn.
La vorto tatuo[1] estas homonimo en Esperanto.
Laŭ PIV: desegnaĵo, farita per tatuado. Komun-uze tatuo aŭ tatuaĵo estas la nomo de surhaŭta kaj principe neforviŝebla desegnaĵo; laŭ PIV, tatuo povas esti ankaŭ la nomo de la ago tatui.