Tejo (planedo)

Animeo pri la origino de la luno

Tejo estas petolnomo de hipoteza praplanedo, kiu antaŭ ĉ. 4,5 miliardoj da jaroj koliziis kun la pra-tero tiel estigante la teron kaj la lunon.

Tejo mem detruiĝis dum la alfrapo, multe da ĝia materio integriĝis en la tero, la forŝprucita materialo ek-orbitis ĉirkaŭ la tero kaj pro gravito rekolektiĝis kaj formis la lunon.

Laŭ tiu teorio Tejo estis simile grande kiel Marso. Tejo mem formiĝis el materialo, kiu kolektiĝis en Lagrange-punkto L4 de la sistemo suno-tero[1]

  1. Belbruno & Gott III (vidu la menciitan literaturon)

Tejo (planedo)

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne