Teplice | |||
germane Teplitz, antaŭe germane Töplitz-Schönau | |||
urbo | |||
Kastela placo kun preĝejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Teplice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Teplice | ||
Administra municipo | Teplice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro | ||
Konata loko | Doubravská hora | ||
Memorindaĵo | Ruĝa preĝejo (Teplice) | ||
Situo | Teplice | ||
- koordinatoj | 50° 38′ 29″ N 13° 49′ 28″ O / 50.64139 °N, 13.82444 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 399 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 200 m s. m. | ||
Areo | 23,78 km² (2 378 ha) | ||
Loĝantaro | 50 959 (2024) | ||
Denseco | 2 142,94 loĝ./km² | ||
Baseno | Mosta baseno | ||
Ĝardeno | Botanika ĝardeno Teplice | ||
Unua skribmencio | 1057 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 415 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0426 | ||
NUTS 5 | CZ0426 567442 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 37 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Teplice | |||
Retpaĝo: www.teplice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Teplice (ĝis 1948 Teplice-Šanov, germane Teplitz-Schönau, antaŭe ankaŭ Töplitz) estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 50 959 loĝantoj (2024), situanta en norda Bohemujo, ĉe montarpiedo de la Ercmontaro. Ĝi estas signifa banloka centro kaj centro de vitroindustrio, ceramiko, teksindustrio, maŝinindustrio kaj kemioindustrio. La banloko uzas termoradioaktivajn fontojn. Oni kuracas ĉi tie malsanojn de movorganoj, nervorganoj kaj cirkulorganoj. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo okazas supraĵa minado de brunkarbo, kiu komune kun la industria agado malpurigas vivmedion. Sed ekologiaj problemoj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento karakterize pli malgrandiĝis. En la urbo agadas teatro kaj orkestro de Nordbohemia ŝtata filharmonio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proboštov, Jeníkov, Modlany, Krupka, Lahošť, Novosedlice, Srbice, Újezdeček, Zabrušany, Bystřany, Dubí, Kladruby kaj Košťany.