Teroj de Talavera, Teroj de Talavero aŭ origine en la hispana Tierras de Talavera estas la nomo kiun ricevas ampleksa komarko, sen administra konsidero, kies ĉefurbo estus Talavera de la Reina, en la Provinco Toledo, Hispanio. Laŭlonge de la historio ĝi havis diferencajn etendojn kaj nomigojn, depende de la gravo akirita de la urbo en la diferencaj epokoj.
Geografie ĝi estas limigita de la rivero Ibor okcidente, la Sierra de Gredos norde kaj la Montoj de Toledo kaj la rivero Gvadiano sude. Oriente limas kun la Distrikto Torrijos, kiu iel povas esti konsiderata subkomarko de Talavera, aŭ almenaŭ parto de ties vilaĝoj. La rivero Taĵo trapasas la tutan komarkon de oriento okcidenten.
Historie formas parton de tiuj teroj la komarkoj aŭ subkomarkoj de La Jara, la urba areo de Talavera de la Reina kaj partoj de la komarkoj de Ekstremaduro nome Ibores kaj Campo Arañuelo. El 1833 formas parton de la Teroj de Talavera la komarkoj de la Sierra de San Vicente kaj La Campana de Oropesa, apartenintaj ĝis tiam al la provinco de Ávila. Same, kvankam nek historie nek administre formas parton de la teroj de Talavera nek de la Provinco Toledo, estas konsiderataj parto de la komarko talavera la enklavo de Anchuras (apartenanta al Ciudad Real) kaj la Valo de Tiétar aŭ Komarko de Arenas de San Pedro (historie kaj administre parto de Ávila). Tio okszas ĉar tiuj komarkoj havas en Talavera de la Reina referencurbon.
Kvankam nek politike nek administre estas popola deziro reveni al granda komarko talavera, estas certe forta kultura sento de aparteno al sama ento, en festoj, ĉefe tiu de Mondas. El 1991 kaj 1992 diversaj platformoj kaj kampanjoj estis iniciataj por postulado de plenumo de promesoj faritaj de politikistoj kaj por peto de investoj kaj atentoj ĉefe kompare kun tiuj ricevitaj de la provinca ĉefurbo, ekde kelkaj vidpunktoj ne tiom grava kiom tiu urbo kaj komarkego.
Por gastronomio, loka parolmaniero, kutimoj ktp., estas miksoj de elementoj el Kastilio kaj el Ekstremaduro.