Pri filmo Sep jaroj en Tibeto, legu Sep jaroj en Tibeto
Tibeto | |||
བོད་རང་སྐྱོང་ལྗོངས། | |||
Poi Ranggyong Jong | |||
La Flago de Tibeto estis intermite uzita inter 1912 kaj 1950. Ĉi tiun version enkondukis la 13-a Dalai-lamao Thubten Gyatso en 1912. La flago estas malpermesita en Ĉinio. | Detaloj | ||
aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio vd | |||
---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Lasao | ||
Oficiala(j) lingvo(j) | la tibeta, la ĉina | ||
Uzata(j) lingvo(j) | la tibeta, la ĉina | ||
Plej ofta(j) religio(j) | tibeta budhismo | ||
Areo | 1 228 400 km² | ||
Loĝantaro | 3 180 000 (2014)[1][2] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Loĝantoj | tibetanoj | ||
Horzono | +8 | ||
Landokodo | CN-54 | ||
Plej alta punkto | Ĉomolungmo | ||
Politiko | |||
Ĉefministro | Che Dalha | ||
Ekonomio | |||
Lando | Ĉinio | ||
- koordinatoj | 31° 42′ 20″ N, 86° 56′ 25″ O (mapo)31.70555686.940278 | ||
Plej alta punkto | Ĉomolungmo [+] | ||
Akvokolektejo | 1 228 400 km² (122 840 000 ha) [+] | ||
Areo | 1 228 400 km² (122 840 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 3 180 000 [+] (2014) | ||
Denseco | 2,59 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
Tibeto | |||
Vikimedia Komunejo: Tibet Autonomous Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Tibeto (ĉine 西藏, pinjine: Xīzàng, tibete Bod) estas aŭtonoma regiono de Ĉinio situanta en Azio norde de Himalajo. Ĝia ĉefurbo estas Lasao. Tibeto iam estis sendependa reĝlando, sed nun, laŭ la ĉinia registaro kaj aliancanoj, ĝi estas parto de Ĉinio. Tamen tiu suvereneco estas kontestata.
La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 3,6 milionojn da loĝantoj en 2020. La plejmulta etno estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La regiono apudas Ŝinĝangon kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo.
Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Birmo, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia regionlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1,22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.