Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tibor Sekelj (apartigilo). |
Tibor Sekelj | |
---|---|
jugoslava verkisto, juristo, esploristo kaj ĵurnalisto (en la 1970-aj jaroj, en Stara Moravica, ĉe pentristo Novák Mihály) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-a de februaro 1912 en Spišská Sobota, Slovakio, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 20-a de septembro 1988 en Subotica, Jugoslavio |
Lingvoj | Esperanto • hungara • serba • serbokroata • germana • angla • franca • hispana • itala |
Loĝloko | Subotica |
Nacieco | Jugoslavo |
Ŝtataneco | Cislajtio Demokratia Federacia Jugoslavio Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Alma mater | Zagreba universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Reznik Erzsébet Sekelj |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1930–) esploristo poeto ĵurnalisto etnologo verkisto esperantologo |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Tempesto sur Akonkagvo, La trovita feliĉo, Tra lando de Indianoj, Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo, Nepalo malfermas la pordon, Ĝambo Rafiki, Mondmapo, Padma, Mondo de travivaĵoj, Elpafu la sagon, Neĝhomo, Kolektanto de ĉielarkoj; Vidu bibliografion |
Akademiano | 1986 |
Esperantistiĝis en | 1930 |
Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero), naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario[noto 1], mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano,[noto 2] ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj esperantisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko.
La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo. La kampoj, sur kiuj li agis ege sukcese, estas multaj.
Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan, francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili[1].
En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.[2]
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/>
ne estis trovita; $2