Tierra de Badajoz | |
Ŝtato | Hispanio |
Lando | Ekstremaduro |
Provinco | provinco Badaĥozo |
Ĉefurbo | Badaĥozo (Badajoz) |
Municipoj | 9 |
Areo | 2 788,25 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
181 179 loĝ. (2015) 65 loĝ./km² |
Tierra de Badajoz aŭ komarko Badaĥozo estas komarko de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio, nome ĉe Portugalio kaj ĉe la sudokcidenta angulo de la Provinco Kacereso. Administra centro estas la municipo de Badaĥozo. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 181 179 loĝantoj sur areo de 2 788,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 65 loĝantoj/km². La plej granda parto de la loĝantaro loĝas en la urbo Badaĥozo, kiu estas ĉefa kaŭzo de la alta loĝantodenso kaj de la ekonomio de la distrikto, bazita sur la servoj kaj komerco de la urbo.