Tieso | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo komunumo de Senegalo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 115 245 (1976) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 47′ N, 16° 55′ U (mapo)14.791638888889-16.924944444444Koordinatoj: 14° 47′ N, 16° 55′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 63 m [+] | ||||
Horzono | UTC [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Thiès [+] | |||||
Tieso (volofe Cees, france Thiès) estas la kvina granda urbo de Senegalo kun loĝantaro de 237 849 (nombrado de 2002). Ĝi situas oriente de Dakaro ĉe la nacia strato N2 kaj ĉe la fervoja nodo de la linio Niĝero-Dakaro (konstruita inter 1906 kaj 1923) kiu kondukas orienten al Dakaro, okcidente al Bamako kaj norde al Saint-Louis. Thiès estas konektita al la internacia aertransporta reto per la flughaveno Dakar-Blaise Diagne, troviĝante je ĉ. 20 km de Tieso.
Tieso estas la ĉefurbo de la samnoma regiono Tieso.
La urbo krome estas fama pro sia tapiŝa industrio. Aparte pro tio oni establis en la jaro 1966 unu el la plej grandaj fabrikoj de la lando. Krome la urbo estas centro de la brutokomerco kaj viandoproduktado. Tieso disponas pri avenuoj kun arboj.
En la regiono oni plejparte produktas rizon, maniokon, arakidojn, milion kaj fruktojn. En la proksima Palo oni ekspluatas aluminio-fosfaton, grava eksportaĵo por la lando.