Tiro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo antikva urbo (–nekonata valoro) urbego Libana vilaĝo urboŝtato vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 160 000 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 32 000 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 16′ N, 35° 12′ O (mapo)33.26666666666735.2Koordinatoj: 33° 16′ N, 35° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tyre, Lebanon [+] | |||||
Tiro (fenicie cur, latine Tyrus, akade curru, hebree צר cur, greke Τύρος Týros, arabe الصور as-súr) estas antikva fenicia urbo en Libano sur marbordo de Mediteraneo. La novepoka urbo senĉese nomiĝas Sur. La nomo de tiu ĉi urbo signifas Roko, ĉar la urbo originale estis konstruita sur roko.
La novepoka Tiro havas 117 000 loĝantojn (en 2003), situas ĉe bordoj de la Mediteraneo, 80 km sude de Bejruto. Ĝi estas hodiaŭ la kvara plej loĝata urbo de Libano, kie la ĉefa ekonomia branĉo estas la turismo. Tion helpas, ke la antikvaj partoj de la urbo en 1984 ricevis la titolon pri monda heredaĵo.
Tiro havis orepokon en la antikvo, kiam ĝi estis plej grava urboŝtato de Fenicio, grava faktoro de la Mediteraneo. Laŭ la legendoj tie naskiĝis Eŭropa kaj Dido. Ĝiaj ŝipveturistoj fondis en 814 a.K. Kartagon.