Tourette-sindromo | |
---|---|
malofta malsano • malsano | |
La Tourette-sindromo aŭ esperantigite Tureta sindromo estas heredata psika malsano de la centra nerva sistemo, kiu aperas en infanaĝo. Oni priskribas ĝin kiel pluroblajn korpajn tikojn kaj almenaŭ unu voĉan (sonan) tikon.
Antaŭe oni vidis la Turetan malsanon kiel maloftan kaj strangan malsanon, kiu ofte pensigas pri elkrio de malbonaj vortoj aŭ socie nekonvenaj kaj ofendaj diraĵoj. Tamen tiu ĉi simptomo ĉeestas nur ĉe pli malmulto da Turet-malsanuloj. Nuntempe oni ne vidas la Turetan malsanon kiel maloftan malsanon, sed ne ĉiam oni diagnozas ĝin ĝuste, ĉar pli multo da okazoj daŭras facil-maniere. 1-10 infanoj el 1 000 havas la Turetan malsanon; pli multe ol 10 homoj el 1 000 havas tikojn. Turet-malsanuloj havas normalan intelektan nivelon kaj normalan vivdaŭron. La forteco de tikoj de pli multo da infanoj falas, kiam finiĝas ilia pubereco. Forta Tureta malsano estas tre malofta ĉe maturaĝuloj.
Oni ne scias ĝuste la kaŭzojn de la malsano. En preskaŭ ĉiuj okazoj kuracado ne necesas. Ne ekzistas efikaj kuraciloj al ĉiuj tikoj, sed estas kuraciloj kaj kurac-metodoj, kiuj plibonigas la kondiĉon de la malsanulo. Instruado, klarigado de tiu ĉi malsano kaj psika subteno de malsanuloj estas grava parto de la kuracado.
La nomon proponis Jean-Martin Charcot honore al sia lernanto Georges Gilles de la Tourette, franca kuracisto kaj neŭrozisto, kiu publikigis artikolon pri 9 Turet-malsanuloj en 1885.