Gmunden, urbo en Supra Aŭstrujo, havas unu tramlinion nomatan "G", funkciigatan de la entrepreno Stern & Hafferl. Ĝi konektas la stacion Gmunden ĉe la Fervojo de Salzkammergut al la placo Franz-Josef-Platz en la urbocentro. Ĝia traklarĝo estas 1000 milimetroj kaj ĝia longo 2,315 kilometroj; temas do pri unu el la plej malgrandaj tramretoj de la mondo.