Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tramtransporto en Parizo T3 |
T3a Citadis en Porte d'Ivry (7 jan. 2007) | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Tramtransporto |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | RATP |
Historio | |
Malfermo | 2006 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 12,4 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
25 haltejoj | |
Tramtransporto en Parizo T3a (antaŭe nomita T3) estas la unua moderna tramvojo situanta en Parizo mem. Ekfunkciigita la 16-an de decembro 2006, ĝi estas konata kiel la Tramway des Maréchaux (Tramvojo de Marŝaloj) ĉar ĝi laŭiras la "Bulvardojn de Marŝaloj", serio da bulvardoj kiuj ĉirkaŭas Parizon kaj plejparte ricevis nomojn de marŝaloj de la Unua imperio de Francio. La tramvojo ligas Pont du Garigliano - Hôpital européen Georges-Pompidou en la okcidenta parto de la 15-a arondismento de Parizo al Porte d'Ivry en la 13-a arondismento de Parizo. T3a estas ekspluatata de RATP.
La linio transportas 100 000 pasaĝerojn/tage. Plilongiga konstruado komenciĝis komence de 2009 per 14,5 km longa parto de Porte d'Ivry al Porte de la Chapelle, tra Porte de Charenton. Ĝi estas antaŭplanita por plenumiĝo en 2012.