Trans-novgvineaj lingvoj | |
![]() La diversaj familioj konstituantaj la Trans-novgvineajn lingvojn laŭ koncepto de Ross. Areo blanka estas neloĝata, bruna estas areo de aŭstroneziaj lingvoj, kaj griza de ne-Trans-novgvineaj papuaj lingvofamilioj. Pri koloroj de la membraj lingvofamilioj vidu tekste. La plej granda diverseco je Trans-novgvineaj lingvoj estas en la orienta montaro (laŭ Ross 2005).
| |
Bazaj informoj | |
Regiono | Nov-Gvineo, Malgrandaj Sundaj Insuloj, Molukoj |
Apartenantaj lingvoj kaj familioj | Angaj, Avin-Paaj, Binandereaj, Bosaviaj Centraj kaj sudaj novgvineaj (pluraj branĉoj), Ĉimbu-Vahgiaj, Damala, Dema, Duna-Pogajaj, Orientaj Striklandaj, Elemaj, Engaj, ? Fasua, Finisteraj-Huonaj, Gogodala-Sukiaj, ? Goilalaj Ipiko-Minanibaj ("enlandaj golfaj"), Kainantu-Gorokaj, Kamula, Kajagaraj ? Kaure-Kaporiaj, ? Kivaj-Poromeaj, Kolopomaj ? Orientaj Kutubuaj Madangaj, Marindaj, Mekaj, Mora, Moraoria, ? Pavaja, Sudaj Birdokapaj Sudorientaj Papuaj (pluraj branĉoj), Sumeria ("Tanah Merah"), ? Teberaj, Tirioaj, Turama-Kikoriaj, Virua, Okcidentaj Trans-novgvineaj (pluraj branĉoj) Demandosigno signas pridisputatan apartenon. |
Lingvaj kodoj | |
SIL | 17-1038 |
Trans-novgvineaj lingvoj (TNG) - angle Trans–New Guinea languages - estas vasta familio de papuaj lingvoj parolataj en Nov-Gvineo kaj apudaj insuloj. Eble temas pri la laŭ nombro de unuopaj familioj tria plej granda lingvofamilio en la mondo. La kerno de la lingvofamilio estas konsiderata esti starigita, sed ĝiaj limoj kaj suma membraro estas malcertaj. Estis tri ĉefaj proponoj pri subgrupigo de la lingvofamilio, el kiuj plej akceptiĝis tiu de la aŭstralia lingvosciencisto Malcolm David Ross.