Transilien P

Vagonaro "Z 50000" en Provins

Vagonaro "Z 50000" en Provins
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 2004
Teknikaj trajtoj
Longo 252 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
36 stacioj + 10 haltejoj
vdr

La Linio Transilien P, plej ofte simple nomita Linio P, estas linio de suburba trajno kiu priservas orientan Francilion. Ĝi ligas la stacidomon Gare de l'Est al tiu de Château-Thierry kaj al tiu de La Ferté-Milon tra stacidomo de Meaux, kaj al stacidomoj de Provins kaj Coulommiers. Ĝi ankaŭ havas fervojan naveton liganta la linion de Esbly - Crécy-la-Chapelle kaj bus-servon liganta la stacidomon de Coulommiers al tiu de La Ferté-Gaucher.

Kreita en 2004, linio P estas 252 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas averaĝe po 83 000 vojaĝantojn ĉiutage semajne[1].

Tial ke preskaŭ la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités) sed la finoj de nordaj branĉoj situas ekster la regiono, en Aisne, en regiono Pikardio, por stacidomoj situantaj trans stacidomoj de Crouy-sur-Ourcq kaj Nanteuil - Saâcy. Pro tio, koncernaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.

  1. Site Transilien - La ligne P

Transilien P

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne