La transpersona psikologio estas branĉo de la psikologio kiu integras la spiritajn kaj transcendajn aspektojn de la homa sperto kadre de la esplorado de la moderna psikologio. Ĝi estas nomata la kvara forto en psikologio krom psikanalizo, kondutismo kaj humanisma psikologio. La termino "transpersona" signifa “trans” aŭ “tra” tio persona, kaj referencas al la spertoj, procezoj kaj okazoj kiuj transcendas la kutiman senton de identeco, ebligante la eksperimenton de pli granda kaj grava realeco.[1] Ties esploristoj studas tion kion ili konsideras la plej gravajn potencialojn de la homaro kaj de la agnosko, kompreno kaj ĝisdatigo de la modifitaj statoj de konscio, unuecaj, spiritaj kaj transcendaj.[2] La Tago de la Transpersona Psikologio estas okazigita la 27an de februaro.[3]